Praskandinava lingvo

Praskandinava lingvo
pralingvo
Nordĝermana lingvaro
Parolata en Skandinavio
Parolantoj neniu (mortinta lingvo)
Skribo maljuna runalfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana lingvaro
Nordĝermana lingvaro
praskandinava aŭ pranordlanda lingvo
Lingvaj kodoj
  Glottolog olde1239
Angla nomo Proto-Norse
Franca nomo proto-norrois
vdr

La praskandinavapranordlanda lingvo estas la plej antikva skribita lingvo de Skandinavio. Ĝi troviĝas kiel ĉirkaŭ 200 mallongaj, runaj ĉizaĵoj dise tra Suda Skandinavio, sur menhiroj kaj tomboŝtonoj. La unuopajn vortojn kaj frazetojn (skribitaj per la plej antikva run-sistemo, la 24-litera fuþark) oni plejparte sukcesis deĉifri, sed ili estas tro malmultaj por riveli koheran gramatikon. Tamen, per la kompara metodo la sciencistoj konstruis teorian modelon de la lingvo.

La Praskandinava estas rekta ido de la senatesta Praĝermana lingvo, kaj tre proksima kuzo de la Gota. Ĝermanoj supoze ekloĝis la areon ĉirkaŭ jaro 0, kaj ĉirkaŭ 200 jarojn poste ekaperis la unuaj praskandinavilingvaj run-skribaĵoj. Inter ĉirkaŭ 500 kaj 700 (la tielnomita sinkopa epoko) la lingvo evoluegiĝis, disiĝanta al Pranorvega (kiu esence identas kun Praislanda, la fama lingvo de la sagaoj), Pradana kaj Prasveda.

La Praskandinava tiom antikvas ke kelkaj Germanaj sciencistoj opiniis ke la fama skribaĵo de la "Oraj Kornoj" (vidu sube) samegale povus esti antikvec-germana. Ĉar la Kornoj datiĝas de ĉirkaŭ 400, nur ducent jaroj post la disiĝo de la Ĝermana, kelkaj trajtoj kun tiu komuna lingvo evidente pluvivis. Malnovgermana lingvo kutime estas taksata posta al 700, do posta al la sinkopa epoko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne